Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro 2026
Afiŝis Janez Jug - 2026-02-19a Internacia Tago de la Gepatra Lingvo originas el la lukto por la rajto uzi la gepatran bengalan en 1952 en la tiama Orienta Pakistano, nun Bangladeŝo. La tago memorigas nin, ke lingvo estas grava parto de identeco de popoloj kaj komunumoj. Lingvoj transdonas tradiciojn, sciojn kaj historion. Kaj infano, kiu eklernas per la propra denaska lingvo, lernas plej facile kaj digne.




