Informacije = Informoj, septembro 2025
Afiŝis Janez Jug - 2025-10-17Aperis la septembra numero de la bulteno Informacije = Informoj.
Aperis la septembra numero de la bulteno Informacije = Informoj.
Inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Brno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ili ilustris per ilia propra agado, kiel bone la internacia lingvo Esperanto servas kiel ponto inter malsamlingvanoj el diversaj landoj kun diversaj spertoj kaj opinioj. Limiginte la traktadon de novaj teknologioj al ties komunikaj aspektoj, ili verkis raporton kaj surbaze de ĝi la rezolucion.
Ni publikigas la mesaĝon de Universala Esperanto-Asocio al UN okaze de la ĉi-jara Tago de Esperanto, la 26-an de julio, kiam ni festas la 138-an datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto, unika internacia kaj interpopola projekto de lingvo kaj movado de homoj kiuj volas interkompreniĝi kaj interkonatiĝi pace.