Zamenhofa tago okazos en la urbo Slovenj Gradec

Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL) kaj Esperanta Sekcio de Kultura Societo Slovenj Gradec invitas al la solenaĵo kaj kuniĝado okaze de la 160-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj sabaton, la 14-an de decembro 2019, je la 10-a horo en la salono de la Biblioteko Ksaver Meško en la strato Ronkova 4, Slovenj Gradec.

Paĝoj