Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro 2026

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo originas el la lukto por la rajto uzi la gepatran bengalan en 1952 en la tiama Orienta Pakistano, nun Bangladeŝo. La tago memorigas nin, ke lingvo estas grava parto de identeco de popoloj kaj komunumoj. Lingvoj transdonas tradiciojn, sciojn kaj historion. Kaj infano, kiu eklernas per la propra denaska lingvo, lernas plej facile kaj digne.

Por antaŭenigi fortajn komunumojn, oni bezonas antaŭenigi multlingvismon. Ĉiu homo rajtu lerni kaj kreski per sia gepatra lingvo, kaj ankaŭ akiri regionajn kaj naciajn lingvojn, kaj internaciajn lingvojn. Per multlingvismo, saĝe utiligata, ĉiu persono povas partopreni, paroli kaj esti aŭdata. Sekve, ĉiuj povas kune decidi pri komuna estonteco.

Multlingva mondo bezonas multlingvan edukadon kaj multflankismon. Tio estas vojo al paco kaj justeco, al daŭripova evoluigo, kaj al realigo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj: paco, homaj rajtoj, intenacia kunlaboro kaj amikaj rilatoj inter nacioj kaj popoloj. Lingva justeco postulas kreadon de medioj, kie ĉiuj lingvoj kaj voĉoj estas valoraj kaj havas spacon por ekzisti kaj prosperi, en digno kaj egaleco.

Por savi la kulturan diversecon de la mondo, ni savu ankaŭ la lingvan diversecon.

Universala Esperanto-Asocio, ekde sia fondiĝo en 1908 laboras por antaŭenigi internacian komunikadon, komprenon kaj estimon inter popoloj. Pere de la internacia samrajtiga lingvo Esperanto, ni proponas interkomprenon inter homoj, tiel ke ĉiu homo rekonu unu la alian en sia homeco, kaj kunvivu harmonie kaj pace.

Ni notas, ke ni baldaŭ atingos la mezan punkton de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), kiu interalie celas konservi kaj fortigi la lingvajn homajn rajtojn de indiĝenaj popoloj, kaj garantii ke ili povas konservi, fortigi kaj disvastigi siajn lingvojn.

Ni invitas ĉiujn partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto, kiu okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026, en Graz, Aŭstrio. Ni renkontiĝos por kunfesti la homan diversecon en etoso de lingva egaleco kaj respekto, kaj debatos pri la volontulado en la servo al daŭripova evoluigo.