Teden mednarodnega prijateljstva * Semajno de internacia amikeco

Ob tednu mednarodnega prijateljstva, ki ga esperantisti praznujejo zadnji teden februarja, prireja Tržaško esperantsko društvo tridnevno srečanje.  

Vendrede la 26an de februaro, ĉe TEA-sidejo (Via del Coroneo, 15, 3a etaĝo) - projekciado de bildoj pri Triesto  kaj aranĝoj esperantistaj, okazintaj en la ĵus finiĝinta jaro; renkontiĝo je la 19a horo  

Sabate la 27an: matene (renkontigxo en Placo Vittorio Veneto, antaux la Centra Posxtoficejo je la 10h15-10h30): vizito de Poŝta Muzeo (antaŭ kelkaj monatoj renovigita); 13h00 - Komuna tagmanĝo (bufeda) en la sidejo de Triesta Esperanto-Asocio (nepras ke ni sciu kiom da personoj alvenos, por ĉies kontentigo) 15h00 - Duonhora gitarkoncerto de la franca esperantisto Francois Stride ..... poste: Bonvenas via kontribuo: ĉu eble vi ŝatus ion prezenti, paroli, aŭ legi poeziaĵon, aŭ mi ne scias kion alian? lige kun la temo "Internacia Amikeco"? Bonvolu anonciĝi! 18a-19a- horoj - foriro de gastoj (se nepre ili devas foriri, alimaniere ni volonte zorgus pri ilia tranoktado en Triesto);  

Dimanĉe la 28an - matene perboata ekskurso (se vetero tion permesos!) al Muggia, vizito de la urbeto, gastiĝo ĉe esperanto-geamikoj, komuna tagmanĝo (cxu fisxa???) ie en la urbeto mem. Reveno al Triesto boate aŭ buse.   Esperante je via nombra partopreno, kiun vi bonvolos konfirmi, plej samideanajn salutojn sendas Triesta Esperanto-Asocio Elda Doerfler