La nova revuo Balkana Verda Stelo

La nova revuo Balkana Verda Stelo aperos kvarfoje jare - en septembro, decembro, marto kaj junio. La nula numero, kiu estas senpage havebla, jam aperis. La abonpago por unu jaro estas 16 eŭroj, por du jaroj 30 eŭroj kaj por tri jaroj 42 eŭroj. La revuo estas destinita por 11 landoj en sud-orienta Eŭropo, krom balkanaj landoj ankaŭ por eŭropa Turkujo, Grekujo, Rumanujo kaj Hungarujo.

Mesaĝo de la ĝenerala direktoro de Unesko Irina Bokova okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

La 10-a de decembro estas ĉiujare festata kiel la Tago de Homaj Rajtoj memore pri la tago en 1948, kiam la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Okaze de la ĉi-jara Tago la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, publikigis la ĉi-suban mesaĝon. UEA alvokas la Esperanto-organizaĵojn kaj unuopajn esperantistojn vaste diskonigi ĝin.

Paĝoj