Zamenhofa tago en Ljubljana

Celebrado de la Zamenhofa Tago, kiu kunigas la datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof,  la kreinto de la internacia lingvo Esperanto, la Tagon de homaj rajtoj kaj la Tagon de Esperanta Libro, estas ĉe ni longjara tradicio. Tiam, en la tempo de jarfino, kunvenas tiel la plej aktivaj esperantistoj kaj amikoj de la Esperanta movado kiel ankaŭ tiuj, kiuj nur malofte aliĝas al niaj rekontiĝoj. Ĉar ĉiokaze emfazo fokusiĝas je malstreĉa kuniĝado, ĝi estas krom la jarkunveno la plej ŝatata aranĝo de niaj societoj kaj de la Slovenia Esperanto-Ligo. Ankaŭ ĉijare ni aranĝis du solenaĵojn en malsamaj tagoj en Ljubljana kaj Maribor, por tiamaniere mallongigi la vojon al partoprenantoj kaj ebligi ilin laŭ deziro viziti ambaŭ solenaĵojn. En Ljubljana ni ĉifoje rekontiĝis kaj festis la tri tagojn sabaton, la 5-an de decembro 2015 je la 10-a horo en la strato Štefanova ulica11. Kolektiĝis 16 personoj el la tuta Slovenujo. La raporto de Ostoj Kristan estas aldonita.