Tago de Esperanto 2025: multlingvismo kaj paco
Afiŝis Janez Jug - 2025-07-22Ni publikigas la mesaĝon de Universala Esperanto-Asocio al UN okaze de la ĉi-jara Tago de Esperanto, la 26-an de julio, kiam ni festas la 138-an datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto, unika internacia kaj interpopola projekto de lingvo kaj movado de homoj kiuj volas interkompreniĝi kaj interkonatiĝi pace.