Ekskurso en la urbon Škofja Loka kaj en la vilaĝon Visoko
Afiŝis Janez Jug - 2022-06-05Esperanto-Societo Ljubljana preparas ekskurson en la urbon Škofja Loka kun vizitoj de la urbo kaj de la muzeo en la kastelo. Post tagmanĝo kaj refreŝiĝo en la gastejo Pr'Pepet oni veturos en la vilaĝon Visoko por viziti la kasteleton de Tavčar, kie oni povos regali sin per dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj. Gvidataj vizitoj estos en la slovena lingvo kaj en Esperanto. La ekskurso okazos sabaton, la 25-an de junio 2022.