UEA havas 11 reprezentantojn ĉe Unuiĝintaj nacioj
Afiŝis Janez Jug - 2011-01-16Kadre de siaj oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj UEA rajtas akrediti reprezentantojn ĉe la oficejoj de UN. Surbaze de la decido de la Estraro la Ĝenerala Direktoro liveris al la monda organizaĵo rajtigilojn por 11 reprezentantoj en la kalendara jaro 2011.