Opinio de Janez Zadravec pri agado en la kadro de Alpoj-Adrio

Janez Zadravec pro malsano ne povis partopreni en la Esperanto-Konferenco de Alp-Adrio en Izola/Isola, kiu estisde la 31a de majo ĝis la 2a de junio 2013. Li sendis al la organizantoj sian opinion pri AA-konferencoj kaj nia E-aktiveco.  

"Lastatempe aperas demando pri senco de nia laboro kadre de AA-regiono. Mi opinias, ke nia kunlaboro kadre de AA estas nepre necesa. Tion mi argumentas kun almenau tri aspektoj:

  1. Formala ekzisto de AA regiono post plilarĝigo de EU estas malpli forta, sed ĝi formale ekzistas kun kompleta strukturo, enhavo kaj personoj (rigardu dokumenton en Interteto!). AA-regiono fakte ligas regionojn de 5 štatoj kun 5 diversaj kulturoj kaj 5 lingvoj. Tia situacio en tiel malgranda geografia regiono estas malofta kaj tial aparte interesa por nia E-movado!
  2. Nia movado jam ĝis nun unue kiel Trilanda renkontiĝo (A,I,J) havis 18 renkontojn (Fotodokumento en Wiena muzeo) kaj nun kiel AA-konferenco ankau havas 17 renkontojn. Do entute ni kunlaboras tiusence jam dum pli ol 40 jaroj! Antaŭ jaroj, kiam ni estis pli aktivaj, ni registris en AA-regiono pli ol 30 E-societojn, sed hodiaŭ aktivas duono da ili. Ankaŭ kelkajn esceptajn projektojn jam ni realigis- ekzemle PDE instruadon dum tri jaroj kun 800 gelernantoj en kvin ŝtatoj kun 26 lernejoj (1970-72).
  3. Hodiaŭ ni vidas en la mondo, en Eŭropo kaj en niaj ŝtatoj seriozan politikan, ekonomian kaj kulturan krizon. En serĉado de pli demokrata estonto kaj konsiderante geografian AA situacion, ankaŭ nia  movado havas unikan eblecon prezenti nian proponon ! Sed tio kompreneble de ni postulas realan pritakson de nia movado, klaran prezenton de nia propono kaj certe novajn labormetodojn. Ĉu ni, kiuj nun estas aktivaj en E-movado, kapablas tion pridiskuti kaj tiucele kunlabori ?  Demando do estas kapablo de nia movado, kaj ne neceso de nia laboro en AA-regiono!