Informacije = Informoj, junio 2026
Aperis la junia numero de la bulteno Informacije = Informoj.
Post unu monato okazos en nia proksimo la 111-a Universala Kongreso de Esperanto. Neniam antaŭe tiom da homoj el Slovenio registriĝis por ĝi, eĉ 14, kaj kelkaj aliaj vizitos la kongreson por mallonga tempo. Bedaŭrinde, tio ne estas signo de la florado de nia movado, sed natura konsekvenco de la proksimeco de la evento kaj nia alta vivnivelo. Ni certe videble reprezentos la landon kaj la slovenan esperantistan komunumon. Ni okupados standon ĉe la Movada Foiro en la unua tago de la kongreso, kaj poste ni disiĝos al dekoj da eventoj, de plenaj kunsidoj ĝis prelegoj, kursoj kaj ekzamenoj. Kongresaj ekskursoj ankaŭ parte okazos tra Slovenio – ni povos renkonti grupojn de kongresanoj en Maribor, Ljubljano, Postojna, Bled ktp. Kelkaj interesaj faktoj el la kongreso certe aperos en la raportoj por nia aŭtuna bulteno.
Redaktoro Ostoj Kristan