Esperanto en la angla vespero en Brežice

La Slavista societo de Posavje aranĝis ĵaŭdon, la 7an de januaro 2016, Vesperon de la angla literatŭro en la belega prelegejo de la Elementa lernejo Brežice. Anton Mihelič kaj lia
edzino Reneja mallonge prezentis agadon de la Esperantista klubo de Posavje, la modernan manieron de lernado de Esperanto (ekz. Duolingo ktp.) kaj la historion de la angla reĝo Rikardo la Tria. Poste ili laŭtlegis fragmenton de la enkonduka monologo el la dramo "Rikardo la Tria" de W. Shakespeare en Esperanto kaj en la slovena lingvo. Ĉeestis 21 slavistoj, amantoj de la angla literaturo kaj gelernantoj de la Gimnazio Brežice. Oni laŭtlegis diversajn anglajn poemojn kaj prozaĵojn kaj kantis anglajn baladojn. La kunlaboro de Anton kaj Reneja estis grava kontribuo de la Esperantista klubo de Posavje al popularigo de Esperanto. (Anton Mihelič)