Esperanta romano La sonorilo de Bled por legiloj kaj komputiloj

Slovenia Esperanto-Ligo hodiaŭ, la 26an de julio 2020, okaze de la 133a datreveno de Esperanto eldonis la romanon La sonorilo de Bled en elektronika formo en la formatoj .pdf kaj .epub. La romanon verkis la serba esperantisto Stevan Živanović en la jaro 1925.  En la unua parto ĝi priskribas okazintaĵojn en la urbeto Bled kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kaj en la dua parto okazintaĵojn en Hindio kaj fine denove en Bled. La unua eldono de la romano aperis 20 jarojn post la morto de la verkinto en la jaro 1959 en Beogrado. Esperanto-societo Maribor ĝin eldonis en la jaro 2018 en la dulingva formo.

Stevan Živanović (1900-1938) estis tre konata kaj tre diligenta esperantisto inter la du mondmilitoj en la tiama Jugoslavio. Profesie li estis kuracisto. La romano Sonorilo de Bled estis verkita ĉirkaŭ  la jaro 1925 en Esperanto kaj estis publikigita kiel literatura heredaĵo post lia morto en la jaro 1959.  Ĝi estis la sola romano en Esperanto, kiu okazas en Slovenio. En la epoko de la romano Bled estis ripozloko de la Reĝlando de Jugoslavio kaj kune kun Bohinj ofte la restadejo de membroj de la Jugoslavia Reĝa Dinastio.