Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020

Unuiĝintaj Nacioj kaj ties membraj ŝtatoj alvokis al atingo de bonkvalita edukado por ĉiuj kiel la kvara el deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo atingendaj ĝis la jaro 2030. Inter la antaŭvidataj rezultoj kaj la iloj por realigi tiun kvaran Celon por Daŭripova Evoluigo estas:

• Universala elementa kaj meza edukado
• Universala antaŭelementa edukado
• Universala kapablo legi kaj skribi inter la junularo
• Genra egaleco
• Efikaj lernaj medioj
• Kvalifikitaj instruistoj

Tiu Celo supozigas, ke, se studentoj frekventas lernejojn sub zorgo de kvalifikitaj instruistoj, ili lernos.

Sed tie kuŝas silenta antaŭsupozo – nome ke la studentoj instruiĝu en lingvo kiun ili komprenas.

En multaj landoj kaj cirkonstancoj ili ne estas instruataj en la propraj lingvoj kaj oni malmulton faras por helpi ilin transiri al la lingvo de instruado. Tio ofte malavantaĝas ilin tutvive, nuligante la pozitivon de lerneja ĉeesto, de kompetenta instruado, kaj de investo en lerneja infrastrukturo. Sen instruado de lernantoj en lingvo kiun ili komprenas, ni forĵetas monon kaj, kun ĝi, promesplenajn vivojn.

Pro tio, UNESKO proklamis la 21-an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, festata ĉiujare. Ĝi ĉefe celas emfazi la edukajn avantaĝojn de uzado de la gepatra lingvo en lernejoj, precipe elementaj lernejoj. Infanoj lernas legi kaj skribi pli rapide en lingvo kiun ili plene scipovas – aŭ, pli precize, ili spertas malavantaĝon se ili devas komenci sian lernadon en lingvo kiun ili ne scipovas, parte aŭ komplete.

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo memorigas nin ankaŭ, ke en multaj mondopartoj al tutaj lingvoj mankas oficiala statuso, oni diskriminacias kontraŭ iliaj parolantoj kaj oni malatentas iliajn kulturajn valorojn.

Universala Esperanto-Asocio, kiel unu el malmultaj neregistaraj organizoj kiuj sin koncernas pri lingvaj demandoj, forte subtenas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo kaj ĝia mesaĝo de lingva justeco por ĉiuj. Kiel diris Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, en 2018: “Nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj.”

Mallonge dirite, UEA kredas je edukado por ĉiuj en lingvoj kiujn ili komprenas, je lingva justeco ĉiuaspekta kaj je mondo paca per edukado kaj kompreniĝo. Nia Asocio laboras por tiuj celoj en ĉiu angulo de la mondo, ligita de la Internacia Lingvo Esperanto. Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj, UNESKO kaj ĉiuj laborantoj por daŭripova mondo, ke ni kune atingu la kvaran Celon por Daŭripova Evoluigo kaj la scion, egalecon, justecon kaj perspektivon kiuj akompanus tiun atingon.
 

Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 849 (2020-02-17)