Aranĝo "Esperanto - la universala lingvo" merkredon, la 21an de oktobro, en Ljubljana

La librovendejo AZIL, la eldonejo Založba ZRC kaj Ligo de organizaĵoj por la teknika kulturo de Slovenio (ZOTKS) invitas okaze de apero de la lernolibro Esperanto al la aranĝo "Esperanto - la universala lingvo", kiu okazos merkredon, la 21an de oktobro 2015, je la 19a horo en la ejo Atrij ZRC en Ljubljana.
 

La lernolibro "Esperanto : intenzivni 30-urni tečaj jezika esperanto" (Esperanto : intensa 30-hora kurso de la lingvo Esperanto), kiun kuneldonis ZOTKS kaj Založba ZRC, estas destinita por lernantoj, kiuj profundiĝas en la lingvistikan logikon, kaj por memlernado.

Esperanton en la amaskulturo prezentos Irena Woelle, la enkondukon en la lingvon kaj ĝian uzon faros la aŭtorino de la lernolibro Simona Klemenčič, Matej Krajnc  muzike prezentos la vivan uzadon de Esperanto en muziko.