Zamenhofa tago la 10an de decembro en Ljubljana

Slovenia Esperanto-Ligo kaj Esperanta Turisma Societo Ljubljana organizos solenon kun mallonga kultura programo okaze de 90 jaroj de  Esperanta societo Ljubljana, okaze de la 152a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj omaĝe de la Tago de homaj rajtoj. La aranĝo okazos en Ljubljana sabaton, la 10an de decembro je la 10a horo en salono en la strato Štefanova ulica 11. Kore invitataj ĉiuj anoj de Esperanto-organizoj kaj samideanoj el Slovenio kaj najbaraj landoj.