Virtuala Kongreso de Esperanto

UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio

Malfermiĝis la reta aliĝilo por la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto. Aliru ĝin per vk.mondafest.net/.

La aliĝo al la VK estas senpaga por Individuaj Membroj de UEA (kaj TEJO). Tamen, tiel ke la Asocio povu provizi la plej bonajn rimedojn kaj servojn, necesas aliĝi ĝis la 26-a de julio. Post tiu dato, estos antaŭvidata simbola kotizo por kontribui kovri la kostojn de la aldonaj laboroj pro malfruaj aliĝoj.

Por aliĝi al la VK, Individuaj Membroj de UEA devos provizi sian UEA-kodon. Se la sistemo ne rekonas la kodon, vi povas kontroli ĝin ĉe uea.org/via/persone. Se ĝi ĝustas, kaj vi aliĝis lastatempe, povas esti ke la sistemo de VK ankoraŭ ne havas la plej ĝisdatan informon de la datumbazo de UEA pri via membreco en 2020. Tiuokaze, bv. signali tion al la indikota retadreso.

Se vi ankoraŭ ne membras en UEA por 2020, eblas - plej simple - aliĝi rekte tra la VK-aliĝilo: vk.mondafest.net/uea-vk/. Tio ebligos al la sistemo tujan sciigon pri via UEA-membreco. Tiuokaze, aplikiĝos la samaj kondiĉoj (supre priskribitaj), kiuj aplikiĝas al la aliĝoj al la VK ricevitaj post la 26-a de julio.

Aliĝi al la VK sen membriĝi en UEA eblas kontraŭ aliĝkotizo de 50 EUR ĝis la 26-a de julio kaj 75 EUR post tiu dato: vk.mondafest.net/nur-vk/.

Subtenaj donacoj por realigo de la VK bonvenas. La VK estas ampleksa projekto, kiu implicas diversspecajn kostojn, kaj ĉiuj donacoj gravas. Ĉiuj, kiuj donacos minimume 50 EUR, fariĝos oficialaj “Subtenantoj” de la Virtuala Kongreso kaj iliaj nomoj aperos (se ili konsentos pri tio) en la platformo, per kiu la VK estos realigita. UEA antaŭdankas ĉiujn subtenantojn.

La VK havos riĉan virtualan, sed viglan programon dum ok tagoj, dum averaĝe ses horojn tage, ekde la 12:00 UTC. Ĝi prezentos ne nur popularajn programerojn de la tradicia Universala Kongreso, inter kiuj menciindas Internacia Kongresa Universitato (IKU), Scienca Kafejo, Tago de Lernado, Akademio de Esperanto, Aŭkcio kaj Estraro Respondas, sed ankaŭ multaj aliaj novaj programeroj. La programo antaŭvidas plurajn artajn kaj kulturajn momentojn, virtualajn ekskursojn kaj specialan programeron pri tutmonda kuirarto. Ĉiuj estos virtuale prezentitaj, kiel anoncite ĉe uea.org/gk/885. Detala programo aperos baldaŭ.

Ne maltrafu la unuan Virtualan Kongreson!
Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 890 (2020-06-27)