Tago por Esperanto je la 100a datreveno de la morto de L. L. Zamenhof

Okaze de la 100a datreveno de L. L. Zamenhof Slovenia Esperanto-Ligo  organizas la Tagon por Esperanto, kiu okazos sabaton, la 15an de aprilo 2017, de la 10a ĝis la 14a horo en Ljubljano en la strato Štefanova ulica 11. Oni festos la datrevenon tiel, ke ĉiu partoprenonto faros ion utilan por Esperanto. Ekzistas multaj eblecoj, tial ĉiu povos trovi sian agadkampon. La slovenlingvaj invitilo kaj aliĝilo.