Tago de Esperanto 2024: Por mondo por ĉiuj lingvoj kaj sen lingva diskriminacio

La artikolo 2-a de la deklaracio pri homaj rajtoj, klare asertas, ke "ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”

Tio en si mem klare kondamnas la neadon de lingvaj homaj rajtoj al popoloj, grupoj, etnoj, komunumoj malgrandaj, malfortaj, politike ne influaj, kaj pozitive asertas la bezonon batali kontraŭ lingva diskriminacio.

Kio estas lingva diskriminacio? Ĝi okazas ĉiufoje kiam homoj pli fortaj, pli potencaj, pli kleraj, pli riĉaj parolas en siaj gepatraj lingvoj al aliaj alilingvaj homoj, kiuj provu kompreni kaj provu respondi, se ili kapablas. Temas pri maljusta traktado de aliaj homoj, kiu estas same antikva kiel sklaveco, malalta taksado de virinoj, senpuna mortigo de malfortuloj, ekonomia ekspluatado de malfortaj landoj, rasismo, kaj similaj maljustaj praktikoj.

Sed estas unu diferenco kompare kun aliaj diskriminacioj: lingva diskriminacio estas ofte ne rekonata de tiuj, kiuj diskriminacias kaj eĉ de tiuj, kiuj estas diskriminaciataj.

Unuiĝintaj Nacioj mem, kiu estas la sola dialogo-punkto, pri kiu disponas nia planedo, ne plene aplikas tion, kion la deklaracio pri homaj rajtoj implicis: ĉies egaleco kompreni kaj esti komprenata. Ĝi havas kelkajn grandajn lingvojn kiel oficialajn lingvojn, sed fakte ĝi utiligas nur kelkajn el la plej grandaj por paroli al la mondo. Sekve, ĝi emas aŭskulti nur tiun etan parton de la mondo, kiu kapablas respondi en tiuj plej grandaj lingvoj. Ĉu tio estas la plej efika maniero por mobilizi mondajn civitanojn por atingi solvon de monde gravaj problemoj, ekzemple la Celoj por Daŭripova Evoluigo, la dialogo pri la klimato aŭ la serĉo de paco?

Kelkaj gvidaj afrikaj politikistoj tute klare agnoskis la rilaton inter la uzo de gepatraj lingvoj kaj evoluo, kiel Julius Nyerere kaj Nelson Mandela, kiu iam diris: “Se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, vi parolas al lia kapo, sed se vi parolas al li en lia lingvo, vi parolas al lia koro."

Kaj ni bezonas mobilizi la korojn ĉirkaŭ la celojn de Unuiĝintaj Nacioj. La solvo, kiun proponas la parolantoj de la neŭtrala monda lingvo Esperanto estas eble tro estonteca por esti tuj aplikata grandskale, sed indas interesiĝi pri ĝi, ĉar ĝi estas lingvo kreita por ke en la mondo ĉiu rajtu paroli sian lingvon ĉe si sen la premo de grandaj lingvoj. Esperanto estis kreita por ke ĉiuj lingvoj vivu, kaj por ke la dialogo inter malsamlingvaj grupoj okazu sen premo de unu al la alia sed en egaleca maniero, sen diskriminacio.

Ni ne alvokas, okaze de la ĉi-jara Tago de Esperanto, la 26-an de julio, ke vi lernu Esperanton simple por lerni plian lingvon, eĉ se ĝi estas relative facila, sed por kompreni kio estas lingva diskriminacio, kiu praktikas ĝin kaj kiel oni povas superi ĝin per egaleca komunikado.