Somera renkontiĝo Laŭ­ la spuroj de dinosaŭ­roj inter Karsto kaj maro

Triesto pavadas sian elegantan silueton inter la blanko de brila horizonto kaj la ĉiela kaj mara bluoj, lumturo altiranta vojaĝemulojn al ĉi nord-orienta parto de Italujo.

Ne nur la urbo tamen estas vidinda, sed ankaŭ ĝia ĉirkaŭa teritorio, la Karsto. Kaj ĝuste tiun ĉi ni deziras al vi prezenti: ni invitas vin al esplorado de Karsto, vi admiros ĝiajn plej sekretajn belaĵojn, flaros la parfumon de ĝia flaŭro, laŭiros padojn neko...natajn al „normalaj“ turistoj...

Ni malkaŝos al vi eksterordinaran naturon, kies trezoroj mirigos vin!

Vendredon la 26an de aŭgusto: alveno de partoprenantoj kaj enhoteliĝo.

Por tiuj kiuj alvenis jam matene, posttagmeze: ĉiĉeronado tra la urbo

Eventuala komuna vespermanĝo ĉe iu loka restoracio

Sabaton la 27an de aŭgusto:

VAGADE TRA VALO ROSANDRA

Vizito de prahistoria kaverno: Nigra Groto en arbaro Bazzoni

Pikniko surloka

Halto ĉe belvidejo San Lorenzo

Ekiro laŭ la fervoja vojo

Promenado ĝis Bottazzo kaj de tie laŭ la valo Rosandra

Vespermanĝo en rifuĝejo Premuda, la dua plej malalta mont-rifuĝejo en Italio - Reveno per aŭtobuso

Dimanĉon la 28an de aŭgusto:

Promenado laŭ Napoleona pado ĝis Prosecco

Tagmanĝo en tipa restoracio en Prosecco

Daŭrigo de la ekskurso laŭ Fiŝkaptista Pado ĝis la Parko de Kastelo Miramar, Trairado de la Parko

Al Domio, por partopreni en pluretna festo (17h30)

Reveno urben per aŭtobuseto.

Lundon la 29an de aŭgusto: Vizito de la Naturhistoria Muzeo

Per aŭtobuseto al Villaggio del Pescatore (Fiŝkaptista Vilaĝo)

Vizito de malgranda paleontologia loko kie oni elfosis nian “dinosaŭron Antono”, Tagmanĝo en loka restoracio

Per aŭtobuseto al Sistiana, promenado laŭ la pado Rilke

Eventuala vizito de la Kastelo de Duino; de Grignano tra la Parko al Barcola, Mar-naĝado en Barcola

Libera vespermanĝo

Mardon la 30an de aŭgusto: foriro de la gastoj. Por tiuj kiuj plilongigas sian restadon, ebleco de aŭ itinero tra la urbo aŭ vizito de la diverskonfesiaj preĝejoj.

NEPRAS KUNPORTI KOMFORTAJN ŜUOJN,

TAŬGAJN POR MARŜADO SUR ŜTONA TERENO,

KAJ BAN-KOSTUMON PLUS TUKON.

Pluajn detalajn informojn petu de: nored@tiscali.ittestudo.ts@gmail.com

Edvige Tantin

Fonto: Facebook