Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj - unuafoje dum la Itala Kongreso

Ĉi-jare, unuafoje en la Itala Kongreso, okazos sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), simile al  la sesioj de AIS kadre de la Internacia Kongresa Universitato, kiuj okazas jam preskaŭ dudek jarojn dum la Universala Kongreso de UEA, kaj la Internacia Vintra Universitato (IVU) kiu okazas jam sep jarojn dum la Internacia Festivalo en Germanio. 
Temas pri studadsesio de AIS, kiu konsistas el pluraj prelegoj, okazantaj dum la Itala Kongreso:  du preleg-serioj (kursoj) “Esperanto kaj novaj teknologioj” (Ilona Koutny) kaj "De esperantologio al interlingvistiko" (Davide Astori) kaj tri unuopaj prelegoj "Ĉu vi konas la esperantan literaturon?" (Carlo Minnaja), "Kiom da esperantistoj troviĝas en la (reta) mondo?(Amri Wandel) kaj "Ĉu socioj feliĉaj jam ne ekzistas?"  (Zbigniew Galor). Mallongaj resumoj pri la prelegoj estos prezentitaj de la prelegantoj en la Inaŭguro, pliaj detaloj aperas en la Kongresa Libro.
Kiel en IKU, fine de la du kursoj estos ebleco ekzameniĝi kaj akiri AIS-atestojn. Tamen, la ekzameno ne estas deviga kaj oni povos partopreni ankaŭ parton de la prelegoj. Espereble tiu ĉi aranĝo, unuafoja en la Itala Kongreso, fariĝu tradicia kunlaboro samkiel AIS-IKU kaj IVU.
Estas ankoraŭ tempo aliĝi al la kongreso: http://kongreso.esperanto.it/81/ . (La LKK)