Rikoltado de olivoj en Izola/Isola

Esperanta turisma societo Ljubljana invitas al rikoltado de olivoj la 16-an de oktobro 2010 en la apudmara urbo Izola/Isola.

Inter la 10-a kaj 10,30 atendos vin kafo kaj brioĉo en la hotelo Riviera en Izola. Kune ni ankoraŭ ion priparolos pri olivoj kaj oleofarejoj kaj post la unua refreŝigaĵo ni pretigos nin inter olivarboj sur loko nomita Ronk.

En la 2-a jara plantejo estas plantitaj aŭtoktonaj specoj de olivarboj – inter ili havas ĉefan rolon tiel nomata »istrska belica« kaj specoj »leccino« kaj »frantoio«. Anstataŭa rolo apartenas al »la olivarbo de urbestroj«, kiun ĉiun jaron rikoltas urbestoj de proksimaj urboj kun gastoj. »La olivarbon de urbestroj« jam trifoje rikoltis ankaŭ slovenia prezidinto s-ro Milan Kučan, kiu ankaŭ al tiu olivarbo donis nomon.

Post la antaŭparolo kaj prezento de olivarboj en Slovenio, kaj perspektiva trarigardo trans limo, ni komencos rikolti olivojn per tradicia maniero - permane en »baligoj«. Post plenigitaj unuaj kestoj ĉirkaŭ la 12-a horo venos tipa istria intermanĝeto, kiun alportos kuiristaj majstroj de la hotelo Riviera.

Post la fino ĉiuj partoprenantaj rikoltantoj de olivoj ri­cevos specialan diplomon »OLIVA RIKOLTANTO« kaj ĉirkaŭ la 13,30 ni finos nian kunestadon en oliva arbaro sur Ronk.

Posttagmeze ni povos trarigardi, kion kaŝas »San Si­mon« ĉe sia marbordo.

Eblas trarigardi la muzeon »Parenzana« en la centro de la urbo Izola. Eblas banado en la hotelo Delfin en basenoj kun mara akvo nur 5 minutojn for de la mezlerneja centro. Banado estas pagota aparte.

Bonvolu aliĝi per la aliĝilo (PDF).