Rezolucio de la 10-a Eŭropa Esperanto-kongreso de EEU

Konkludoj akceptitaj fine de la EEU-kongreso en Rijeka:
1)    La kongreso substrekas la gravecon de lingva justeco, kiel ero de la ĝenerala justeco;
2)    atentigas pri la neceso, ke EU evoluigu kulturan politikon;
3)    bedaŭras la decidon de la itala EU-prezidanteco forigi la francan kaj germanan lingvojn de sia prezidanteca retejo.  Tiu decido rekte kontraŭas la oficialan EU-politikon de multlingvismo kiun decidis la EU-ĉefoj de ŝtato kaj registaro en la Eŭropa Konsilio de Barcelona en 2002;
4)    konsideras, ke la retejo de ĉiu EU-prezidanteco devus esti en ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj, por alparoli ĉiujn civitanoj en la 28 EU-landoj egalrajte, kaj tiel alproksimigi la eŭropan integriĝon al la civitanoj;
5)    konsideras, ke la kosto de tia retejo ne estas pravigo, ĉar temas nur pri  salajroj de ĉirkau 50 tradukistoj dum 6 monatoj, ĉiujn 14 jarojn;
6)    substrekas la gravecon de la kantado de la eŭropa himno far civitanoj el diversaj EU-landoj kune en neŭtrala lingvo por antaŭenigi eŭropan identecon harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj;
7)    atentigas, ke la Civilsocia Platformo por Multlingvismo, starigita far la Eŭropa Komisiono en 2009, rekomendas praktikajn testojn en lernejoj por ekscii kiu dua lernota lingvo plej kuraĝigas la sekvan lingvolernadon, kaj apelacias al ĉiu EU-Membroŝtato starigi tiajn programojn en siaj lernejoj, laŭ la supremenciita oficiala EU-politiko, ke ĉiu lernu 3 lingvojn, la denaskan kaj 2 aliajn;
8)    rekomendas al la Eŭropa Komisiono tradukigi la raporton de la Civilsocia Platformo por Multlingvismo de junio 2011 al ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj;
9)    rekomendas al ĉiuj EU-membroŝtatoj studi la slovakan modelon de Eŭropa Konvencio por plie engaĝi la civitanojn en la eŭropa integriĝo.
10) Post fakaj prelegoj pri la kongresa temo, la kongreso konstatis, ke
a)    ekzistas tendenco en la tutmondiĝo, ke fortiĝu supera lingvo, metanta ĉiujn aliajn lingvojn en duarangan pozicion;
b)    ekzistas minimume 2 vojoj por plibonigi tiun staton: 1) ke oni kreu artefaritajn regionajn lingvojn baze de lingva parenceco, ekzemple meza slava, latinida kaj ĝermana lingvoj;  2)  ke oni uzu neŭtralan lingvon por la tuta Eŭropo;
c)    por komenci la procezon de plijustigo de lingvaj rilatoj, ĉiu, senescepte, devus rezigni pri la uzo de la propra lingvo por komunikado inter malsamlingvanoj. 
 
En Rijeka, la 12-an de Julio 2014