Renkontiĝo okaze de Zamenhofa tago la 12an de decembro en Ljubljana

I N V I T I L O  

Slovenia Esperanto-Ligo kaj Esperanta Turisma Societo Ljubljana invitas vin al Renkontiĝo okaze de Zamenhofa tago, kiu okazos sabaton, la 12an de deceembro 2009 en  Ljubljana.   Programo:

 

10.00 – 11.00 Solenado de 150-a datreveno de la naskiĝo de L.L. Zamenhof (Oddelek za lokalno samoupravo, Štefanova 11)
11.00 – 12.00 Diskuto pri la Esperanto-Movado en Slovenio
12.15 – 13.45 Tagmanĝo en restoracio Bella Maria, Masarykova 17 (2 menuoj, la prezo 8 eurojn)
14.00 – 16.00 Vizito de Slovena Etnografia Muzeo, Metelkova 2 (enirbiletoj: por plenkreskuloj 4,50, por lernantoj, studentoj kaj pensiuloj 2,50 EUR, antaŭlernejanoj 1,00 eŭron)

 

Ni petas, ke vi ĝis ĵaudo, la 10an de decembro, informu pri nombro de partoprenontoj retpoŝte aŭ per telefono (041) 486 375 (Janez Jug).

Prezidanto de SlEL                               Prezidantino de ETS Ljubljana                                                                                    

 mag. Janez Jug                                           Fani Rižnar