Prelego de Davor Klobučar en Maribor

En la literatura domo »Literarna hiša Maribor«Vojašniška 12Maribor, ĵaŭdon, la 10an de decembro 2015, je la 18a horo kroata esperantisto Davor Klobučar el Osijek prelegos pri interesaj internaciaj kulturaj ligoj. La titolo de la prelego estas  »Alfonz Mosche kaj Avgust Šenoa kaj Egon Mosche kaj Roda Roda.«

La prelego estos riĉa je informoj kaj iom amuza. La prelegonto Davor Klobučar iel kunfandis esperantan ideon kaj sian biografian esploradon kaj literaturon. Ĝenerala etoso de la prelego estas: interesaj historiaĵoj de Slovenio kaj pozitiva kunlaboro de la du landoj.