Esperanto en la nova ĉina scienca revuo

Ĉe la konata eldonejo Peter Lang aperis la unua numero de la revuo World Languages Teaching and Research (Mondlingva Instruado kaj Esplorado). La revuon pretigas la Universitato de Nanking en Ĉinio. Dank’ al Longarko (ZHANG Changsheng) ĝi publikigos artikolojn krom en la lingvoj angla, franca, japana kaj rusa ankaŭ en Esperanto.

En la unua numero aperis enkonduka saluto de Ahmed Mamduhi, prezidanto de ILEI, kaj la artikolo de Ilona Koutny: Ĉu necesas plurlingvismo kaj Esperanto en la epoko de AI?.