Informacije = Informoj, septembro 2026
Afiŝis Janez Jug - 2026-10-14
Aperis la septembra numero de la bulteno Informacije = Informoj.
La pasinta varmega somero ne estis malplena. Kvankam la vetero lacigis kaj postulis serĉi taŭgajn laborkondiĉojn, ankaŭ la 111-a UK en Graco, kun rimarkebla partopreno de slovenaj (ge)esperantistoj, konfirmis la daŭripovon de nia movado. Kompreneble, pro la rapida teknologia evoluo, la antaŭeniĝanta klimata krizo kaj nesolvitaj sociaj problemoj tra la tuta mondo, multaj demandoj pri la estonteco de Esperanto kiel lingvo kaj kiel ideologio restas neresponditaj. Certe ne estos "paco inter la olivarboj", sed estos necesa aktiva serĉado de kontentigaj solvoj por establi Esperanton kiel praktikan kaj justan ilon por internaciaj kaj interhomaj rilatoj.
Redaktoro