Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro 2024

La jaro 2024 markas la 25-jariĝon de la Deklaracio kaj Agadprogramo de UN pri Kulturo de Paco, kie oni legas ke paco "postulas pozitivan, dinamikan partoprenan procedon kie dialogo estas instigata kaj konfliktoj estas solvataj en spirito de interkompreniĝo kaj kunlaboro." Kunlaboro sekvas el interkompreniĝo: sen interkompreniĝo, do la kapablo aŭskulti kaj proponi, toleri kaj trovi komunajn vojojn, ne eblas progresi.

Kerna al interkompreniĝo estas la homa lingvo. Lingvoj gravegas, ne nur rilate interkomunikadon sed ankaŭ por starigi komunajn valorojn kaj principojn. Por atingi pacon, ni bezonas la partoprenadon de ĉiuj homoj kun ĉiuj lingvoj. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj specife kondamnas diskriminacion surbaze de la lingvo kiun oni parolas. Tio signifas egale respekti ĉiujn lingvojn kaj iliajn parolantojn, uzi diversajn komunajn lingvojn en specifaj okazoj, kaj krei pontojn inter malsamaj lingvoj en spirito de egaleco.

Kiel organizo kiu disvastigas la Internacian Lingvon Esperanton kun la celo disvolvi solidarecon, komprenon kaj estimon inter popoloj de la mondo, Universala EsperantoAsocio reasertas la antaŭenigon de lingvaj homaj rajtoj kiel vojon al paco. En sia propra laboro, UEA aktive serĉas komunan grundon per komuna lingvo, kiel denove montrita en sia 109-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Aruŝo, Tanzanio, en aŭgusto. Preskaŭ mil parolantoj de Esperanto el 65 landoj kune diskutis en spirito de paco la temon 'Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo'.

Ni atentigas, ke la temo de la ĉi-jara Eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-an de septembro, estas 'Lingvoj por la Paco'. UEA partoprenos tiun dialogon. Kun aliaj NROj oficiale partneraj de Unesko, ni partoprenos ankaŭ la projekton 'Danco kaj Paco Kundivide' -- nur unu el multaj porpacaj projektoj de la Esperanto-movado je internacia, nacia kaj loka niveloj.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2025 Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. UEA plene kaj entuziasme partoprenos: Paco kaj Konfido ankaŭ formos la ĉeftemon de la venontjara Universala Kongreso de Esperanto. Nia mondo bezonegas pacon, kaj tiu paco venos nur per kompreno kaj konfido. Dum la nuna epoko, kiam ni alfrontas militojn, malsatojn, pandemiojn kaj aliajn defiojn, ni unuiĝu por postuli pacon kaj por konstrui pacan mondon en spirito ankaŭ de lingva egaleco.