Esperanto alparolis infanojn kaj plenkreskulojn

Dum la 7-a Internacia Paperteatra Festivalo "Blanka delfeno" en la urbo Piran/Pirano (Slovenio) sinjorino Dragica Ropret Žumer, membro de Esperanto-Societo Ljubljana, la 24-an de aŭgusto alparolis la kolektitajn familiojn per paperteatraĵo en Esperanto. La amuza rakonto "Muŝo" demonstris la klarecon de Esperanto kaj ĝian proksimecon al nia kulturo.

Per la sama teatraĵo Dragica ĝojigis la junan kaj maljunan publikojn ankaŭ en Ljubljano, la 27-an de aŭgusto en la parko apud la placo Ambrožev trg. Cetere, Dragica Ropret Žumer gajnis per la teatraĵo en la slovena suprakarniola dialekto "Ŝuisto kaj la morto" ĉiujn tri premiojn de la festivalo Blanka delfeno: la voĉdonadon de la publiko, la voĉdonadon de profesiaj kolegoj kaj la premion de la internacia ĵurio.(Ostoj Kristan)