Monato estas legebla kaj senpage elŝutebla dum 10 tagoj!

MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, aperanta ankaŭ en papera versio. Pro teknikaj problemoj en la presejo la februara numero de la magazino atingos la legantojn iom malfrue. Por rekompenci la abonantojn, la eldonejo ebligas senpagan kaj liberan elŝuton de la februara numero.

Ankaŭ neabonantoj povas kapti la okazon por konatiĝi kun MONATO per senpaga elŝuteblo dum dek tagoj. La pdf-versio estas havebla ĉe la adreso: https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato2 kaj la dosierformo ePub ĉe https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato2.

La pdf-versio estas rekomendita por tablo- kaj teko-komputiloj; la epub-versio estas oportuna por legado per librolegiloj kaj lertaj telefonoj.Post la provado informoj pri la magazino kaj abonado estas troveblaj ĉe http://www.esperanto.be/fel/mon/.La supraj ligiloj validos dum 10 tagoj. (Ret-Info)