Malfermo de ekspozicio Hiroŝimo la 9an de aŭgusto en Ljutomer

Mardon, la 9an de aŭgusto 2011, okazos en Ljutomer je la 19a horo malfermo de la ekspozicio Hirošima (Hiroŝimo) en la kulturdoma Galerio A. Trstenjak. La ekspozicio, kiun preparis Fervojista Esperanto-Societo Maribor, estos ĉefa kultura evento dum la komunuma festo de la Komunimo Ljutomer  Ekspozicio estos malfermita ĝis la 2a de septembro. 

Merkredon, la 10an de aŭgusto, inter la 10a kaj 14a horo - dum la tago de malfermita pordo - oni samloke prezentos Esperanton al vasta publiko. Partopreno de pluraj  gesamideanoj estas necesa.