Malferma tago la 26an de julio 2024

Slovenia Esperanto-Ligo organizas Malferman Tagon okaze de la Monda Esperanto-Tago, kiu okazos vendredon, la 26an de julio 2024, en publikaj ejoj en la strato Grablovičeva ulica 28 en Ljubljano. Ni estos je via dispono kun informoj kaj diversaj aranĝoj de la 10a ĝis la 15a horo.

Vi povos vidi la bibliotekon de Esperanta literaturo kaj la vendan ekspozicion de libroj. La junulara angulo proponos ludojn kaj enigmojn. Intere, estos kultura surprizo. Vi povos servi al vi senalkoholajn trinkaĵojn.

Programo:

11.00-12.00 Eksterordinara sesio de la asembleo de Slovenia Esperanto-Ligo

11.15-          Kultua interludo - surprizo

12.30-14.00 Premiera prezentado de slovena filmo Ne čakaj na maj (Ne atendu majon) kun subtitoloj en Esperanto.