La Konferenco de ILEI disvolviĝas tre bone en Montevideo, Urugvajo

Laŭ la konferenca libro aliĝis 79 personoj. Fizike aperis 74. Ili devenas el 26 landoj. En la bankedo aperis la prezidanto de UEA Mark Fettes kaj la prezidanto de la Akademio Profesoro Christer  Kiselman. Plie ĉeestas ekde la komenco la vic-prezidanto de UEA, Stefan MacGill.
Post solena malfermo grandioza kaj plantado de arbo simbola, la Komitato komencis sian laboron. La kvorumo estis atingita. La unua decido estis elekto de du novaj Honoraj Membroj : la forpasinta Profesoro Helmar Frank kaj Sinjoro Rob Moerbeek elektiĝis. Plia grava paŝo estis la elekto de KVAR novaj sekcioj : Irano, Hispanio, Kongo RDC kaj Bulgario. Alia grava decido koncernas la revuon Juna Amiko : ĝia aperritmo saltos de tri numeroj jare al KVAR. La Komitato aprobis la financan jarkalkulon kaj la buĝeton. Same la raporton pri tutjara aktiveco.
Specifa alineo koncernu la kontakton inter la prezidantino Mireille Grosjean kaj la redaktisto de la revuo Esperanto, Fabricio Valle. Ili kune kaj komune skizis strategion por regula informado pri ILEI kadre de tiu revuo.
Surstrata lingva festivalo kun afiŝoj kaj disdono de informiloj altiris la atenton de la publiko. Komenca franda vespero riĉa kaj varia, nacia vespero brila, internacia vespero gaja, multaj prelegoj interesaj, urbo mirinde bela kaj alloga, klimato agrabla krom iom da vento, ekskurso pluva sed bonhumora, interhomaj kontaktoj fruktodonaj,  jen la ĉefaj trajtoj de tiu evento, grava en la vivo de nia Ligo.
Simpozio okazis hodiaŭ ĵaude (raporto sekvos). Laŭ decido de la Komitato eklaboris dumkonferenca komisiono kun tasko redakti rezolucion. La konferencanaro akceptis tiun dokumenton dum la fermo.
 
Montevideo, la 24an-25an de julio 2014
La prezidanto de ILEI, Mireille Grosjean