La estonteco de eŭ­ropaj lingvoj minacata

La 25-nacia Eŭropa Unio devas agi decide, se ĝi deziras garantii la estontan vivipovon de siaj 21 oficialaj lingvoj, laŭ internacia renkontiĝo de ekspertoj en Vilno, Litovio.

La averton oni publikigis la 22-an de aŭgusto 2005 nome de la pli ol sepdek partoprenintoj en la Kvara Nitobe-Simpozio, inter ili universitatanoj, politikistoj, registaraj funkciuloj, kaj lingvaj aktivuloj.

"Oni multe maltrankviliĝas pri la estonteco de la pli malgrandaj naciaj lingvoj, inkluzive la plimulton de la lingvoj de la novaj ŝtatoj-membroj de EU", diris d-ro Humphrey Tonkin, profesoro pri humanecaj studoj en la Universitato de Hartford, Usono, kaj unu el la kunvokintoj de la simpozio.

"Multaj decidoj estas nun farataj cele al fortigo de eŭropa unueco, sed sen konsidero de iliaj lingvaj implicoj", aldonis d-ro Tonkin.

Inter la partoprenantoj en la simpozio, kiu okazis en la litova parlamentejo de 30 julio ĝis 1 aŭgusto, estis parlamentanoj el Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio kaj Slovenio. Ili ĉiuj konsentis, ke iliaj naciaj lingvoj riskas diversmaniere flankenŝoviĝi ene de EU.

"Estis pli ol 500 eraroj en la latva traduko de la Konstitucia Traktato", notis la latva ministro pri edukado kaj kulturo, d-rino Ina Druviete. "Kiel entute havi sencoplenan politikan debaton en tiaj kondiĉoj?"

D-ro François Grin, profesoro pri ekonomiko en la Universitato de Ĝenevo, liveris pritakson de la ekonomiaj avantaĝoj al Britio de la vasta uzo de la angla kontraste al pli larĝa lingvomikso en Eŭropa Unio.

"Eĉ laŭ plej sobra kalkulo, tiuj transpagoj al Britio sumas je pli ol 10 miliardoj da eŭroj jare", diris d-ro Grin. "Pli aktiva multlingva politiko kostus similan sumon sed distribuus la kostojn kaj avantaĝojn multe pli egale."

La Simpozio aŭdis ankaŭ pledantojn por pli granda rolo por la internacia planlingvo Esperanto ene de EU.

"Ĝi estas la sola solvo samtempe justa kaj efika", pretendis d-ro Sean O'Riain, irlanda diplomato, kiu aktuale prezidas Eŭropan Esperanto-Union.

La konkluda dokumento de la Simpozio, redaktita de unu el la organizantoj de la Simpozio, d-ro Mark Fettes, profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser, Kanado, alvokas la ŝtatojn-membrojn de EU al kunlaboro pri evoluigo de komuna lingva kadro, kiu ekvilibrigu, unuflanke, protekton kaj pozitivan agnoskon de lingva diverseco, kaj, aliflanke, la bezonon de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU.

La Simpozion organizis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj, en kunlaboro kun la Universitato de Vilno kaj la Litova Akademio de Sciencoj, kun subteno de Esperantic Studies Foundation.

Pliaj informoj troviĝas en la retpaĝaro de la Simpozio: http://www.esperantic.org/nitobe2005.htm.