La 101-a Universala Kongreso de Esperanto pri la socia kaj lingva justecoj

En la urbo Nitro, en Slovakio, okazas la 101-a Universala Kongreso de Esperanto de la 23a ĝis la 30 de julio 2016. En la kongreso partoprenas 1250 esperantistoj el 60 landoj. La kongresa temo estas »Socia justeco — lingva justeco.  En la solena inaŭguro dimanĉon, la 24-an de julio, ĉeestis pli ol 20 honoraj gastoj, inter ili ankaŭ ambasadoroj de Japanio, Ukrainio kaj Kenjo, vicambasadoro de Korea respubliko kaj ataŝeo de Ruslanda ambasadejo. Slovakaj reprezentatntoj Ján Figel’, oficiala reprezentanto de la Eŭropa Unio pri religia libereco en la mondo (ekde majo 2016) kaj eksa membro de komisiono de la Eŭropa Unio pri edukado, kulturo, sporto, junularo kaj multlingveco kaj Štefan Rozkopál, la estro de la oficejo de la Slovaka prezidento, faris siajn plenajn parolojn en flua Esperanto. 

Unuafoje en la historio de la UK-oj okazos rektaj vivaj retaj elsendoj de pluraj programeroj - kaj de la solenaj malfermo kaj fermo, kaj de la komitatkunsidoj, prelegoj, koncertoj. Ĉiutage estos elsendita iu el la programeroj, kelkfoje eĉ pluraj tage. La listo de tiuj programeroj kun precizaj tempoj kaj reta ligilo por povi spekti ilin troveblas en la retejo www.nitra2016.sk.