Kiel tajpi Esperanton?

La Esperanta alfabeto havas ses literojn kun supersignoj, kiuj ne estas tajpeblaj per normalaj nacilingvaj klavaroj. Por ebligi tion estas uzata la programo Tajpi, kiu ebligas facilan tajpadon de tiuj ĉi literoj sen ŝanĝi la sisteman klavarfasonon en la funkciiga sistemo Windows.