Invito al Zamenhofa tago 2024 en Izola/Isola

Esperanto-Sekcio »La Bordo« kaj Slovenia Esperanto-Ligo  invitas al la soleno kaj kuniĝado okaze de la 165-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj de la Tago de la Esperanto-libro kaj Esperanto-kulturo ĵaŭdon, la 12-an de decembro 2024, je la 15a horo en la salono de intergeneracia centro: »Medgeneracijski center Izola Centro intergenerazionale di Isola« (strato Livade 7a, Izola/Isola).

Grupo de esperantistoj, kiuj kunvenadas en Izola/Isola, preparis buntan kulturan programon en Esperanto:  kamiŝibajaj prezentaĵoj, kantoj, naskiĝdatrevena torto, gvidado tra la urbo Izola/Isola (en la kristnaska etoso) kaj multe pli. Eblos ankaŭ aĉeti Esperanto-literaturaĵojn kaj poŝtmarkojn.

Ni afable invitas ĉiujn membrojn de Esperantaj organizaĵoj kaj samideanojn el Slovenio kaj el najbaraj landoj. Bonvolu inviti ankaŭ viajn geamikojn kaj gekolegojn kaj tiujn, kiuj eble ne scias pri nia invito. Kore bonvenaj!

Mallonga ligo al Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/6d1fc0