Invito al la solena kunsido de Esperanto-Societo Ljubljana je la 100-a datreveno de la fondiĝo de la societo

En la Magistrata domo, sidejo de la Urba komunumo Ljubljano, okazis la 3-an de decembro 1921 la fondkunveno de unu el la plej malnovaj Esperanto-societoj en Slovenio, kies fiera heredanto estas Esperanto-Societo Ljubljana.

Okaze de tiu ĉi estiminda jubileo la societo invitas Vin partopreni virtualan solenan kunvenon de la societo vendredon, la 3-an de decembro 2021, je la 18-a horo.

Programo:

1. Malfermo de la solena kunsido kaj salutvortoj de gastoj

2. Priskribo de la historio de la societo (Nika Rožej)

3. Disvolvo de standardo de la societo

4. Muzika interludo

5. Prezento de novaj eldonaĵoj de la societo (Ostoj Kristan)

6. Paperteatra prezentaĵo (Dragica Ropret Žumer)

7. Anekdotoj el agado de la societo (Janez Jug)

 

La solenan kunsidon oni povas rekte observi en Youtube: https://mallonge.net/esl100