Intervjuo kun Zlatko Tišljar ĉe la tutslovena radio Val 202

Ĉiumerkrede la plej populara slovena radio Val 202 havas 15-minutan elsendon “Meze de Eŭropo”, en kiu oni intervjuas personon interesan kiel Eŭropano. La 29-an de aŭgusto gastis Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, loĝanta en la slovena urbo Maribor. En la intervjuo, kiu tuŝis plurajn politikajn kaj lingvajn temojn, plurfoje oni parolis pri Esperanto kaj ĝia rolo en Eŭropo. Dum la intervjuo oni elsendis ankaŭ du muzikerojn en Esperanto de Nataŝa kaj Ĵomart kaj Jacques Ivart. Plurfoje dum la tago oni anoncis la elsendon kaj reklamis Esperanton. Aperis ankaŭ sur la retpaĝo de la slovena televido premia demando, al kiu oni povas respondi ĝis la sekva merkredo. La demandio estas: Kion en la slovena signifas la esperanta vorto KAJ? Aperas ankaŭ malgranda informo pri la intervjuito. Rigardu do la paĝon www.rtvslo.si/sredievrope/ .