Internaciaj Naĝtagoj en Lendava 16-18 nov 2007

La Fervojista Esperanto-Asocio Maribor kaj Kultura societo Lendava invitas esperantistojn kaj iliajn parencojn kaj amikojn al »denove« tradiciaj Internaciaj Naĝtagoj en Lendava dum la semajnfino 16 – 18 novembro 2007. Pri detaloj vidu la apartan paĝon kaj aliĝilon (PDF, MS Word). Ĝis la revido en Lendava! Mirkovič kaj Longyka