Internacia slovena-kroata amika esperantista renkontiĝo en Brežice

Sabaton, la 25an de julio 2015, okazis en la Urbodomo Brežice "Internacia amika esperantista renkontiĝo (IAER)", kiu estis dediĉita al Tago de Esperanto. Ĝin organizis Esperantista klubo de Posavje (EKP), kune kun Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL). Ĉeestis 55 partoprenantoj el Kroatio, Slovenio kaj el Bosnio kaj Hercegovino.

En la portalo de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj aperis artikolo pri la renkontiĝo. Ĝin verkis Josip Pleadin.