Informacije = Informoj, marec 2026

Aperis la marta numero de la bulteno  Informacije = Informoj.

Ni jam eniras la 31-an jaron de nia bulteno. Ĝia unua numero aperis en majo 1995 kaj dum la unuaj ok jaroj ĝi estis unu- aŭ du-paĝa. Poste la volumeno pligrandiĝis, aperis bildoj kaj grafikaĵoj, koloroj kaj formoj depende de la dezajnaj kapabloj de komputilaj programoj. La enhavo iom post iom ŝanĝiĝis. De informoj kaj avizoj la ĉefa emfazo moviĝis al raportoj kaj artikoloj. La bulteno fariĝis revuo. Ankaŭ la kutimoj de la legantoj de la bulteno ŝanĝiĝis. La pli granda volumeno de la bulteno postulas pli da tempo por trarigardi la enhavon sur la komputila ekrano, tabulkomputilo aŭ telefono. Tamen, vi ĉiam povas havi ĉi tiujn informojn kun vi en via poŝo aŭ mansako, vi povas legi ilin kiel libron aŭ serĉi ilin kiel arĥivon.

30 jaroj de nia bulteno estas konservataj paperforme en la biblioteko de SIEL (du ekzempleroj) kaj en la NUK (Nacia kaj Universitata Biblioteko) laŭleĝe po kvar ekzempleroj. La elektronika versio estas havebla interrete en la retejo de SIEL kaj en la portalo de la Cifereca Biblioteko de Slovenujo (ekde la 9-a jaro). Ĉi tiuj kolektoj ankoraŭ devas esti perfektigitaj, sed nia unua presita ekzemplero estas preskaŭ kompleta (ni ne scias, ĉu iuj numeroj estis publikigitaj). Temo por malgranda studo pri la lastatempa historio de Esperanto en nia lando!

Redaktoro Ostoj Kristan