Informacije = Informoj, junio 2025

Aperis la junia numero de la bulteno Informacije = Informoj.

Somero alvenis, tempo de ferioj kaj reduktita aktiveco en iuj agadoj. Nur kelkaj, precipe edukaj, iuj agadoj ja estas je sia pinto dum la somero. Esperantistoj havas kelkajn konferencojn dum la somero, precipe la Universalan Kongreson, kaj ili ankaŭ multe vojaĝas. Ĉi-foje, la slovenan scenon vigligis gastino el Francujo. Ĉi-jare, ni prokrastos la malferman tagon, kiun ni kutime aranĝas je la Tago de Esperanto, la 26-a de julio, al la periodo post septembro, ĉar ĉi septembro estos plena da aliaj eventoj. Tamen, ne forgesu pri nia internacia lingvo dum la somero, bona libro kaj partopreno en retaj eventoj devus distri vin kaj teni vin en formo. La pordo de la Ljubljana Esperanto-Klubo restas malfermita ĉiun ĵaŭdon posttagmeze kaj ne hezitu peti alian daton se vi venos al Ljubljano. Bonvenon!   

Redaktoro