Ekskurso en la urbon Škofja Loka kaj en la vilaĝon Visoko

Esperanto-Societo Ljubljana preparas ekskurson en la urbon Škofja Loka kun vizitoj de la urbo kaj de la muzeo en la kastelo. Post tagmanĝo kaj refreŝiĝo en la gastejo Pr'Pepet oni veturos en la vilaĝon Visoko por viziti la kasteleton de Tavčar, kie oni povos regali sin per dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj. Gvidataj vizitoj estos en la slovena lingvo kaj en Esperanto. La ekskurso okazos sabaton, la 25-an de junio 2022.

Planita horaro:

10.00 - Kunveno ĉe la aŭtobusa stacio Škofja Loka (proksime estas granda parkejo).

11.00 - Gvidata vizito de la muzeo en la kastelo.

13.00 - Tagmanĝo en la restoracio "Pr'Pepet", strato Kopališka ulica 1 (eblo de senvianda manĝo).

14.30 - Foriro al Visoko.

15.00 - Gvidata vizito de Visoko kaj paŭzo.

16.30 - Reveno al la deirpunkto en Škofja Loka.

17.00 - Disiro.

La kostoj de enirkotizoj, gvidado, tagmanĝo (trinkaĵoj aparte) kaj ebla transporto estas taksitaj je maksimume 25,00 €.

Bonvolu aliĝi al la ekskurso ĉe kristan.ostoj (pri) t-2.si. Sciigu nin, kiel vi atingos la deirpunkton. Laŭ la aliĝoj ni organizos transporton per aŭtoj aŭ aŭtobuseto laŭ la itinero Škofja Loka-Visoko kaj reen. Iuj povos ankaŭ alsidiĝi en Ljubljano aŭ ĉe la stacidomo en Škofja Loka. Profitu transportajn avantaĝojn por emeritoj kaj feriajn rabatojn ĉe la fervojo. Veturado per aŭtomobilo estas ankaŭ koste oportuna, se  tiu estas bone utiligata kaj krome donas pli da libereco. Bonvenas ankaŭ mencio pri vegetara tagmanĝo. Aliĝilojn sendu ĝis vendredo, la 17-an de junio 2022, antaŭ la 22-a horo.