Ban Ki-Moon okaze de la tago de homaj rajtoj

Malgraŭ nekontraŭdirebla progreso, multe tro da obstakloj restas sur la vojo al inkluzivo, deklaras la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon okaze de la Tago de Homaj Rajtoj. La Tago estas festata ĉiujare la 10-an de decembro memore pri la tago en 1948, kiam la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj.

Jen sekvas la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN okaze de la ĉi-jara Tago de Homaj Rajtoj.

--------

Ĉiuj homoj havas la rajton esti aŭdataj kaj elformi la decidojn, kiuj havas efikon sur iliaj komunumoj. Tiu rajto estas enkadrigita en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj formas integran parton de la internacia juro, precipe en Artikolo 25 de la Internacia Konvencio de Civilaj kaj Politikaj Rajtoj.

Tra la pasinta jarcento, ni faris nekontraŭdireblan progreson laŭ la vojo de inkluzivo. Sed multe tro da grupoj kaj individuoj frontas multe tro da obstakloj. Preskaŭ ĉie, virinoj havas la rajton baloti, sed ili restas grandskale subreprezentataj en parlamentoj kaj pacaj intertraktoj, en ĉefaj registaraj postenoj kaj la estraraj ĉambroj de entreprenoj, kaj en aliaj decidofaraj pozicioj. Anoj de indiĝenaj popoloj ofte frontas diskriminacion, kiu malebligas al ili la okazon plene utiligi siajn garantiatajn rajtojn aŭ ne prenas en konsideron iliajn cirkonstancojn. Religiaj kaj etnaj minoritatoj – kaj same homoj handikapitaj aŭ tiuj kun alia seksa orientiĝo aŭ alia politika opinio – estas ofte malhelpataj partopreni en ŝlosilaj institucioj kaj procedoj. Institucioj kaj publika debato devas reprezenti sociojn en ties tuta diverseco.

Pli ĝenerale, en pluraj mondopartoj ni vidis konsternajn minacojn al pene atingitaj gajnoj en demokratia regado. En iuj landoj, civilsociaj grupoj frontas kreskantajn premojn kaj limigojn. Oni enkondukis leĝproponojn specife celantajn civilsociajn organizaĵojn, preskaŭ tute malebligante ilian funkciadon. Ĉampionoj de demokratio renkontis novajn kontraŭstarajn elpaŝojn. Ni ĉiuj devus maltrankviliĝi pro tia retroglito.

Eĉ en socioj kun bona historio, restas lokoj por pliboniĝo. Neniu lando sukcesis certigi, ke ĉiuj ĝiaj enloĝantoj povu plene partopreni publikajn aferojn, inkluzive de la rajtoj esti elektita al publika ofico kaj havi egalan aliron al publikaj servoj. Ne ĉiam sufiĉas dekreti novajn rajtojn aŭ forigi nejustajn leĝojn. Tro ofte diskriminacio persistas en la praktiko, kreante barojn kaj starpunktojn foje malfacile supereblajn.

Vibraj civilsociaj grupoj lokiĝas inter la ŝlosilaj elementoj necesaj por la bonfarto kaj funkciado de kiu ajn nacio, kaj Unuiĝintaj Nacioj forte bedaŭras paŝojn faratajn por ilin subpremi. Ĝuste pro tio, okaze de la nuna Tago de Homaj Rajtoj, Unuiĝintaj Nacioj substrekas la rajton al partopreno kaj la ligitajn rajtojn kiuj ebligas tiun rajton, nome libereco de esprimiĝo kaj opinio, kaj de paca kunveno kaj asociiĝo.

La internacia juro klaras: sendepende de kiu vi estas kaj kie vi loĝas, via voĉo havas pezon. Je tiu ĉi Tago, ni unuiĝu por defendi vian rajton aŭdigi ĝin.

Trad. Humphrey Tonkin

UEA, Gazetaraj Komunikoj, n-ro 484 (2012-12-10)