Ankaŭ esperantistoj renkontiĝos sur Trilimejo

En la 36a tradicia renkontiĝo sur Trilimejo inter Aŭstrio, Italio kaj Slovenio sur la montpinto Peč super la vilaĝo Rateče, kiu okazos dimanĉon la 13an de septembro 2015, partoprenos ankaŭ esperantistoj el ĉiuj tri landoj.  Partoprenontoj el Slovenio komencos la marŝadon de antaŭ la gastejo Gostilna Šurc en Rateče je la 8a horo. Ĉeestontaj esperantistoj renkontiĝos je la 12a horo ĉe la ligna fosto.  La aranĝon kunorganizas la turismaj societoj Rateče - Planica, Arnoldstein/Podklošter kaj Tarvisio/Trbiž. La partoprenon de esperantistoj kunordigas Esperanto-Societo Ljubljana. Se estos malbona vetero, la renkontiĝo okazos la 20an de septembro.