Aliĝo al Esperanta Civito estas senpaga, sed oni devas pagi por eksiĝi

En n°3/2011 de “Esperanto Aktuala”, monata informilo de Esperantista Brusela Grupo, paĝo 5, oni povas legi artikolon sub la titolo “Angel Arquillos kaj konflikto de Civito en Malago-Andaluzio”. Temas pri oficiala letero de Esperanta Civito al Andaluza Esperanto Unio, letero subskribita de Giorgio Silfer (vera nomo: Valerio Ari, noto de GCF), Konsulo.

Parto de la letero temas pri la proceduro por eksiĝi el Civito. La koncerna teksto laùvorte jenas: “Por retiriĝi el la Pakto (Civito, noto de GCF) ekzistas proceduro: necesas sendi la koncernan asemblean protokolon, kun subskriboj kaj akompana letero, al la Kortumo (interna organo de Civito, noto de GCF). Tiu proceduro estas praktike la sama plenumita por eniri la Pakton, solaj diferencoj estas la adreso al kiu skribi kaj ke, dum aliĝo estas senpaga, la malaliĝo kostas 640 svisajn frankojn (512,- eùrojn)”.

Aldono: fakta organo de Civito estas la nuna Heroldo de Esperanto, la tiam sendependa gazeto honorofice redaktata dum 34 jaroj de mia edzino Ada Sikorska, Honora Membro de UEA.

G. C. Fighiera