Slovenaj geesperantistoj konkuris en deklamado en Kroatio

De la 21-a ĝis la 23-a de oktobro 2016 okazis en Bjelovar (Kroatujo) la evento "Bjelovaraj esperantistoj al sia urbo", dediĉita al la 260-a datreveno de la urbo Bjelovar.

Kadre de la evento okazis la "4-a DEKLAMKONKURSO", kie ankaŭ partoprenis mi kun la edzino Reneja kaj amikino Nika Rožej el Esperanta societo Ljubljana. Nin akompanis nia amiko Davorin Jurač el Prevalje, Karintio (norda Slovenujo).
Ni ĉeestis la ekspozicion "Malpleno da mondo" (la kolektoj el Aŭstralio kaj Papuo-Nov-Gvineo en donac-kolekto "Tibor Sekelj", la Urbo muzeo de Senta, Serbujo), la simpozion "Omaĝe al Tibor Sekelj" kun referatoj kaj diskutoj pri la poezio, la bunta vivo kaj la multflanka vojaĝado de Tibor Sekelj.

La deklamkonkurso enhavis 3 kategoriojn de la deklamantoj: lernantoj el elementaj lernejoj, lernantoj el mezlernejoj kaj studentoj kaj plenaĝaj esperantistoj.
En la 3-a kategorio de deklamantoj partoprenis mi, Reneja kaj Nika kaj prenis, kiel ankaŭ aliaj, konfesojn. Mi estis tre ĝoja, ĉar mi konkeris la 3-an lokon kaj ricevis la BRONZAN MEDALON kaj libro-premion.

La okazaĵon organizis Bjelovara Esperantista Societo , Urba muzeo de Senta kaj Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto el Zagreb per la helpo de Municipo Bjelovar.
Dankegon al organizantoj pro bonegaj organizado kaj gastameco.

Anton Mihelič