Retaj rondoj kaj kursoj de Esperanto en Slovenio

En Slovenio de oktobro 2020 okazas tri retaj kursoj de Esperanto. 

Reta rondo de Esperanto-Societo Ljubljana okazas marde de la 19a ĝis la 20a horo. Ĝin gvidas Gregor Markič. Ĝi estas destinita por prelegoj, perfektigado de lingvoscio kaj parolekzercado. Por partopreni per Zoom uzu ĉi tiun konstantan ligilon

Kurso de Esperanto por komencantoj okazas merkrede je la 20a horo de la 16a de decembro 2020.  Instruas Peter Grbec. 

Reta rondo de Esperantista sekcio de Kultura societo Slovenj Gradec okazas ĵaŭde je la 20a horo. Ĝin gvidas Davorin Jurač. Ĝi estas destinita por progresintoj. Por partopreni per Google Meet uzu ĉi tiun konstantan ligilon

La lasta ĝisdatigo la 6an de aprilo 2021